"Una" (serbe: "Уна") estas populara romano de Momo Kaporo.
Tradukis en Esperanto: Jovano Zarkoviĉo kaj Zlatoje Martinov, provlegis: Rade Uzelac kaj Sofija Đenđinović.
Momo Kaporo (1937–2010 ) estis serba pentristo, verkisto, ĵurnalisto, membro de la Senato de Serba Respubliko kaj de la Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Serba Respubliko.
"Una" estas unu el la plej legataj verkoj el 1981 de Momo Kaporo, ne nur pro la interesa amrakonto ĉirkaŭ kiu la intrigo disvolviĝas, sed ankaŭ pro la maniero kiel la aŭtoro sukcesis elvoki la spiriton de tempo kaj tiel konservi ĝin por ĉiam de forgeso. La ĉefrolulo de la romano, Mišel Babić, estas mezaĝa edziĝinta profesoro, kiu forlasas sian komfortan zonon kaj eniras rilaton kun studentino, Una Vojvodić. Farante tion, li pridubas sian ekziston, tamen li kredas, ke li gajnas multe pli ol li perdas ...