Eŭgeno Onegin (1832/2020)

Aleksandr Puŝkin

Eŭgeno Onegin (ruse Евге́ний Оне́гин, Jevgénij Onégin) estas romano en versoj de Aleksandr Puŝkin.

"Versa romano Eŭgeno Onegin estas probable la plej elstara verko de tuta rusa literaturo. Fama kritikisto V.Belinskij prave nomis ĝin “enciklopedio de la rusa vivo”: vere, la rusa vivo — kaj nobela en la ĉefurboj, kaj kampula en vilaĝo (Puŝkin priskribis bone konatan medion en Pskova provinco, kie situis lia propra bieno), kun ĉiuj moroj, tradicioj kaj aktualaj eventoj — estas montrita plej fidele kaj detale." (V. Melnikov)

Libro de la Serio Oriento-Okcidento (UEA), eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Puŝkin
Fonto (fragmentoj el traduko de Valentin Melnikov): https://ia802902.us.archive.org/16/items/bitlibroj_en_esperanto/Eŭgeno_Onegin_Fragmentoj_.pdf

Libere elŝuteblaj fragmentoj: elŝutu pdf-n sube de la paĝo
Libere elŝutebla kompleta verko: https://libro.ee/book.php?id=1920
Opinioj
1