Eŭgeno Onegin (1832/1931)

Aleksandr Puŝkin

Eŭgeno Onegin (ruse Евге́ний Оне́гин, Jevgénij Onégin) estas romano en versoj de Aleksandr Puŝkin. La romanon el la rusa tradukis kaj komentis Nikolao Nekrasov, kaj eldonis Sennacieca Asocio Tutmonda en 1931, 236 paĝojn.

Kirill Shvedov:
"En 2019 en Rusio oni festis 220-jaran jubileon de Aleksandr Puŝkin, centra figuro de la rusia kulturo. Omaĝe al tio mi prezentas PDF-version de lia ĉefa verko kaj kolono de la klasika rusa literaturo -- versa romano "Eŭgeno Onegin". Ĉi tiun tradukon faris eminenta Esperantisto Nikolao Nekrasov (1900 - 1938), kiu kune kun multaj aliaj samideanoj estiĝis viktimo de la stalinisma teroro. La traduko de "Eŭgeno Onegin" estas, certe, plej bona monumento por li. Kaj koncerne la romanon mem, mi povas sincere diri, ke mi envias tiujn, kiuj legos ĝin unuan fojon. Kiam mi provlegadis la rekonitan tekston de ĉi eldono por prepari elektronikan version (certe, ankaŭ ĝi aperos ĉi tie), mi spertis grandegan ĝuon, eĉ se la traduko, eble, ne estas perfekta. Mi esperas, ke la legontoj dividos ĉi tiun ĝuon kaj kune kun ĝi la heredaĵon de la genia majstro. Verŝajne, multaj en Rusio konsentos, ke sufiĉa kialo por ke Esperanto ekzistu, estas, ke la mondo povas konatiĝi en ĝi kun la verkoj de Puŝkin."

Libro de la Serio Oriento-Okcidento (UEA), eldonserio kiu celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj. En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.
Opinioj
2