Rabindranath Tagore en Esperanto (2019)

diversaj tradukistoj

La Internacia Esperanto-Instituto (IEI-2019)) memorigis la mondfaman bengalan verkiston Rabindranath Tagore kun utila listo (el Vikipedio) de kelkaj de liaj verkoj, tradukitaj en Esperanto.
En libro.ee vi trovas multajn da ili por libere elŝuti kaj legi, kaj ni eĉ aldonis pliajn!

Rabindranath Tagore estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo. Li estis tutfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Hindio fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj. En la vivo kaj verko de Rabindranath Tagore esprimiĝas homa nobleco kaj grandeco de eterna valoro. Lia vivoverko vere estas frukto de hinda kulturo - pasinta kaj moderna. Serioza studado de lia verko kaj vivago certe faciligos komprenon de nuntempa Hindio. Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore, kiu interalie verkis kaj komponis la nacian himnon de Barato kaj Bangladeŝo, en la jaro 1913 gajnis la Premion Nobel de Literaturo kaj estis la unua neeŭropano kiu atingis tion. (IEI)
Vikipedio-listo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Rabindranath_Tagore ankaŭ prezentita de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI): https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622/1038756806312974?type=3

La Kabulano (En: Orienta Almanako, 1913, tr. Irach J. Sorabji)

La ĝardenisto kaj la reĝino. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Literatura Mondo, novembro 1922, paĝo 22. En: Tutmonda Sonoro, 1981, paĝo 500.
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/ghardenisto.html

La juna princo. Tradukis Kalocsay Kálmán. En: Literatura Mondo, novembro 1922, paĝo 33. En: Tutmonda Sonoro, 1981, paĝo 499.
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/princo.html

Malsata ŝtono, sep rakontoj. Tradukis Lakshmiswar Sinha. Malmö 1961. 128 paĝoj. (Serio Oriento-Okcidento 1.)
https://libro.ee/book.php?id=1913

Primico, kvindekpoema libro. Tradukis Probal Daŝgupto. Kopenhago: TK, 1977. 114 paĝoj. (Stafeto, beletraj kajeroj 48.) ISBN 87-87089-04-1.
Jen poemo el tiu verko:

Kiam mia konscio el la neniomkavo liberiĝis,
alvenigis tra neelportebla mirventego, skua ŝtormo,
borden de ĉi inferovulkankratero; per fumo varmega
muĝante ĝi spiras la intensan sendigniĝon de la homo,
la surfacon de la tero ĝia misaŭgura son’ tremigas,
tegas per nigro la aeraron. Mi spertis de ĉi epoko
la frenezan folon memmortigan, sur tutkorpo ĝia vidis
hidan distordokarikaturon. Unuflanke la aŭdaca
agres’, la senhonto de orgojlo, aliflanke la poltrono
heziteme paŝas, en brakumo tenante ĉe sia brusto
zorgan rimedaĵon avarulan – kiel besto terurita,
fine de momenta muĝo, tuj per voĉo tenua esprimas
maldanĝeran mutan humilecon. La ŝtatestroj, kun potenco
kaj aĝo sufiĉe kreskaj, en la konsilio direktivojn
tenas, pro timido kaj pro dubo, strangolataj inter siaj
lipoj hermetikaj. Dume jen titanoj-birdoj tra la spaco
ofendita alflugadas, aro post aro, de trans Leteo
kun maŝinflugila kriĉo, vulturoj malsataj pri homkarno,
malsanktigis la ĉielon. Juĝulo, kiu eterne sidas
sur la trono de la Tempo, donu forton, donu al mi forton,
dotu al ĉi voĉ’ tondroparolon, por ke sur la inmortigan
infanomortigan gehenaĵon tian indikton mi povu
lanci, kiu restos vibranta eterne en la korovibro
de la hontoza paseo, kiam ĉi epok’ ĉenita, muta
pro teruro, senbrue kovriĝos sub la cindro kremacia.


Nubo kaj suno. Tradukis Lakshmiswar Sinha. En: La lanternisto kaj aliaj noveloj, 1982, paĝoj 50–105.

Reveno de Khoka-Babu. Tradukis Lakshmiswar Sinha. En: La lanternisto kaj aliaj noveloj, 1982, paĝoj 106–125.


Karinjo, ĉu decas tiel. Poemo (sube). El la bengala tradukis Probal Daŝgupto. Ĝi unuafoje aperis en la tradukpoemaro Primico (Antverpeno: TK/Stafeto, 1977) kaj estis represita en la Nova Esperanta krestomatio redaktita de William Auld (Roterdamo: UEA, 1991).

Karinjo, ĉu decas tiel
adiaŭakcepti?
Nu, tremrid' okulangule
eblas jen percepti!
Tiomfoje re kaj re
mi false adiaŭis, ke
vi pensas, “Ha, neniam
forirontas tiu viro --
li revenos nepre post la
ĉeporda rondiro.”

Se vi min demandas, do mi
nepre ja honestos:
eĉ mi pensas, ke mi baldaŭ
re ĉi tie estos.
Mart', aprilo sin ripetas,
noktoj lunaj re ridetas,
floras nudbranĉe bakuloj*,
nek ili forsvenas,
post milfoja adiaŭo
ili ja revenas.

Kelkan iluzion tamen
tenu en la menso,
la mensogon ne nuligu
tuj sen pacienco.
Por moment' -- erare, eble,
estu larmo surpalpebre
kiam mi patose diros,
“Tempas por foriro”.
Kiam mi revenos, tiam
ridu ja pri l' diro.

(* bakulo = bonodora, blanka, stelforma floro de bakularbo, mezgranda ĉiamverda arbo kun densa krono)


Konsekraĵo (Noibeddo), centpoema kolekto bengallingva. Probal Daŝgupto tradukis du erojn (sube). Numero 35 aperis en Penseo (N-ro 25, 25/7/1992). Numero 72 aperis en la Internacia Pedagogia Revuo (2019); ĉi tiun tradukon de Probal Daŝgupto komisiis, kaj aperigis en 2019, Internacia Pedagogia Revuo (bibliografiaj detaloj: 19:2.19-20), en la kadro de inspira teksto de Mireille Grosjean pri la tagora kritiko de la brita stilo de klerigado.

35. (el: Konsekraĵo)
Ridado, ŝercoj, kantoj kaj babilo
hieraŭ nokte nin amike rondis.
Ankoraŭ en la sendormiga brilo
de ĝojo, mi revenis laca; frontis
malluman hejmon. Jen, malvarma vento
ame karesis varman korpolacon:
tuj benis mian sangon milda sento.
 
Tuj mia koro ekatingis pacon
de ej’ malluma, kiun jam forlasis
aktoroj kaj spektantoj. Supren pasis
mia atento, tuj trans nokta spaco
ĝis la stelkosmo.
Vastas la palaco
de Via kvietaĵ’, en kies kortoj
ni distris nin, sen pens’, per ridaj sportoj.

72. (el: Konsekraĵo)
Kie sentimas mensoj, kaj kapoj alte staras,
liberas la ideoj; kie la domaj muroj
sur nia ter' komuna ja ne perverse faras
ekzercon de disigaj, stretaj arkitekturoj;
kie el koroj vervaj entuziasme plumas
spontanaj vortoj; kie senbare kaj elane
agantoj ĉiuloke, inunde, ekplenumas
atingojn plej diversajn laŭfonte kaj laŭplane;
kie mortinta sablo de sek' prakutimara
ne bremsis la pluiron de viva scivolemo,
agemon ne sapeis; kie la pensa, fara,
celebra vojaĝado pluas per Via remo –
nian Baraton tuje, per plej kruela bato,
ho Patro, volu veki al tiu ĉiela stato.


Kanto de l' malvenko, poemo. Tradukis Roland Platteau. 2004.
http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm

Nokto, poemo. Tradukis Roland Platteau. 2004.
http://r.platteau.free.fr/TradukitajPoemoj.htm

"La ora barko", poemo. Tradukis Probal Daŝgupto, 2011.
https://probaleo.blogspot.com/2011/12/la-ora-barko.html

"Kie la animo estas sentima", poemo. Tradukis Lakshmiswar Sinha, 1961.
http://www.ipernity.com/blog/giridhar/4710294


Tute sola; poemo (sube) de Rabindranath Tagore, elbengaligis Probal Daŝgupto (Beletra Almanako 16, 2013):

Se vi alvenos kaj neniu pretos veni,
tiam marŝu tute sola.
Marŝu sola, marŝu sola, marŝu sola, marŝu tute sola.

Se neniu alparolos,
mia kara, ho vi malfeliĉa, neniu alparolos,
se vin ĉiuj plene evitados, se timegos ĉiu,
tiam el la koro vi elverŝu viajn sentojn kaj vi
vortu tute sola.

Se neniu vin rigardos,
mia kara, ho vi malfeliĉa, neniu vin rigardos,
kiam tempos enarbaren iri, se foriros ĉiu,
la survojajn dornojn vi do tretu per piedoj sangaj
kaj pluiru sola.

Se neniu lampon tenos,
mia kara, ho vi malfeliĉa, neniu lampon tenos,
se en ŝtorma nokto, sub nubegoj, pordon riglos ĉiu,
la ĉiela fulmo do prifajru viajn ripojn, kaj vi
lampe flamu sola.


Vi kaj mi duopis, poemo (sube) de Rabindranath Tagore, elbengaligis Probal Daŝgupto kaj aperigis Beletra Almanako en kajero 16, 2013:

Vi kaj mi duopis, tiun tagon, boske;

balancilon plibeligis floroj.

Ventas nun iamo, haltu vi agnoske.

Ne staru ekzile la memoroj.


Tiam la aero portis -- kaj vi sentis --

la impetojn, kiuj en mi elokventis;

tra la ĉielegoj ĉie evidentis

reeĥoj de viaj ridfavoroj.


Padis ni duope, sub plenlun' majesta,

benis nin silenta nokt’ aprila.

Nia renkontiĝo ĉion kronis festa,

samtempe jubila kaj trankvila.


Al la fina paĝo ni hodiaŭ venas;

mankas vi por ĉiam -- tion mi eltenas --

sed la aerĉenoj, kiuj nin katenas,

konstantu en ambaŭ niaj koroj.


Tempo kriza (sube) estas poemo de Rabindranath Tagore elbengaligis Probal Daŝgupto kaj aperigis Beletra Almanako en kajero 16, 2013:

Malgraŭ ke alpaŝas malrapide la vespero,
kaj ĉia muzik’ silentas, pro gesteto ĝia,
kvankam apud vi kunflugas neniu partnero,
kvankam via korpo sentas sin senenergia,
kaj la horizontoj vualitaj per mistero
angoran predikon portas en silento sombra,
tamen, kara birdo, la ĉiela itinero
ne finiĝis! Daŭru, daŭru via flug’ traombra.

Vi ne pasaĝeras en zefiraj regionoj:
sub vi muĝas ocean', venene ondumanta.
Vekiĝu: ne revu nun pri boskoj aŭ florkronoj;
nenio sin prezentas krom la ŝaŭmo diamanta.
Kie do la bordo kun florabunda pejzaĝo,
kie tiu nesto sur branĉo azillivera!
Ho karega birdo, via ĉiela vojaĝo
ne finiĝis! Daŭru la aventuro aera.

Via nokto estos longa – ekis tute ĵuse:
dormas la suno en sia subireja lito!
La tuta kosmo nun, konsciege, plenfokuse,
la noktofinon atendas en muta sinbrido.
Fine, transnaĝinte tra la abismo malluma,
arka lun’ aperis sur la horizonto fora.
Vidu, kara birdo, via flugo frenezuma
ne finiĝis! Daŭru tiu fortostreĉ’ angora.

De sur la ĉielo ĉiuj steloj per lumgesto
montras al vi; ili inter si prie babilas.
Sube la pereo minacas pri ektempesto,
rekte vin celante per cent ondegoj rapiras.
Iuj sur la bordo, fore, alvokas manplekte,
al vi patose, angore petas: “Venu, venu”.
Nepre, kara birdo, voju sendevie rekte,
restas voj’ irota! Daŭre kaj senhalte penu!

Vidu, jam ne timu, vin la amoj jam ne ligas,
kaj jam ne esperu, estas trompaj la esperoj.
Eĉ ne estas vortoj, neniu ploras, plorigas,
malaperis hejmo, perdis sencon la juveloj.
Nur flugiloj restas, kaj la ĉiela areno,
sendirektila, trempita en densa mallumo –
mia kara birdo, jam ne haltu via peno,
restas voj’ irota! Daŭru via frenezumo.


Poemo de Rabindranath Tagore

Kie la spirito estas sentima kaj la frunto rekta;
Kie scio estas libera;
Kie la mondo ne estas rompita de mallarĝaj hejmaj muroj;
Kie vortoj fontas el la koro de la vero;
Kie senlaca strebado etendas siajn brakojn al perfekteco;
Kie la klara fluo de racio ne perdiĝas en la dezerta sablejo de mortaj kutimoj;
Kie vi kondukas la spiriton al ĉiam pli larĝa penso kaj ago;
En tiu ĉielo de libereco, mia Patro, veku mian landon.

Komento de Probal Dasgupta: La poemo havas neniun titolon en la bengala originalo (kiu aperas kun numero 72 en la poemciklo _Naibedya_, pr. noibeddo) aŭ en la angligo farita de Robindronath Tagor mem (ĝi aperas kun numero XXXV en la tradukpoemaro _Gitanjali_, pro kiu Tagor gajnis la Nobel-premion).


Robindronath Tagor: Kvar poemoj: Kanto 1; Kanto 2; Kanto 3; La ora barko (trad. Probal Daŝgupto), Beletra Almanako, nº 16, 2013.

Robindronath Tagor: Poŝtoficejo, Beletra Almanako, n-ro 5. kaj pri ties ludado en juda geto varsovia ankaŭ eseoj de Zofia Banet-Fornalowa nome De la morto al la senmorteco kaj Janusz Korczak kaj la Oriento. Enkonduke.

Jenan poemon de Robindronath Tagor (originala titolo _Dussomoy_, দুঃসময়) elbengaligis Probal Daŝgupto kaj aperigis Beletra Almanako en kajero 16, 2013:

Tempo kriza
Malgraŭ ke alpaŝas malrapide la vespero,
kaj ĉia muzik’ silentas, pro gesteto ĝia,
kvankam apud vi kunflugas neniu partnero,
kvankam via korpo sentas sin senenergia,
kaj la horizontoj vualitaj per mistero
angoran predikon portas en silento sombra,
tamen, kara birdo, la ĉiela itinero
ne finiĝis! Daŭru, daŭru via flug’ traombra.
Vi ne pasaĝeras en zefiraj regionoj:
sub vi muĝas ocean', venene ondumanta.
Vekiĝu: ne revu nun pri boskoj aŭ florkronoj;
nenio sin prezentas krom la ŝaŭmo diamanta.
Kie do la bordo kun florabunda pejzaĝo,
kie tiu nesto sur branĉo azillivera!
Ho karega birdo, via ĉiela vojaĝo
ne finiĝis! Daŭru la aventuro aera.
Via nokto estos longa – ekis tute ĵuse:
dormas la suno en sia subireja lito!
La tuta kosmo nun, konsciege, plenfokuse,
la noktofinon atendas en muta sinbrido.
Fine, transnaĝinte tra la abismo malluma,
arka lun’ aperis sur la horizonto fora.
Vidu, kara birdo, via flugo frenezuma
ne finiĝis! Daŭru tiu fortostreĉ’ angora.
De sur la ĉielo ĉiuj steloj per lumgesto
montras al vi; ili inter si prie babilas.
Sube la pereo minacas pri ektempesto,
rekte vin celante per cent ondegoj rapiras.
Iuj sur la bordo, fore, alvokas manplekte,
al vi patose, angore petas: “Venu, venu”.
Nepre, kara birdo, voju sendevie rekte,
restas voj’ irota! Daŭre kaj senhalte penu!
Vidu, jam ne timu, vin la amoj jam ne ligas,
kaj jam ne esperu, estas trompaj la esperoj.
Eĉ ne estas vortoj, neniu ploras, plorigas,
malaperis hejmo, perdis sencon la juveloj.
Nur flugiloj restas, kaj la ĉiela areno,
sendirektila, trempita en densa mallumo –
mia kara birdo, jam ne haltu via peno,
restas voj’ irota! Daŭru via frenezumo.
Opinioj
0