Malsata ŝtono (1895/1961)

Rabindranath Tagore

"Malsata ŝtono, sep rakontoj" estas libro (1895) de Rabindranath Tagore, tradukis el la bengala Lakshmiswar Sinha, ilustraĵoj de Sukhamoy Mitra.
(Esperanto, Serio Oriento - Okcidento, n-ro 1, Malmo - Eldona Societo Esperanto, 1961, 128 paĝoj)

Malsata ŝtono (bengale: Kshudhita Pashan aŭ Khudito Pashan) estas bengala novelo skribita fare de Rabindranath Tagore en 1895. La rakonto temas pri impostisto, kiu estas sendita al urbeto kaj restas ĉe iama palaco kiu verŝajne estas hantita. Ĉiun nokton, li iĝas pli konsumita fare de la spiritoj de la loĝantoj de la palaco de la Mughal-tempoj kaj bela hinda virino. Tagore estis inspirita por skribi tiun rakonton post kiam li restis en la Moti Shahi Mahal-palaco Shahibaug de Shah Jahan, Ahmadabado, Guĝarato, situanta proksime de la Sabarmati Rivero (en la rakonto tio iĝis la Shusta Rivero). Tio estis kie la pli aĝa frato de Tagore, Satyendranath, funkciis kiel juĝisto tiutempe. (traduko el la angla Wikipedia)

La enhavtabelo de la Esperanta libro konsistas el jenaj sep noveloj:
Malsata ŝtono; Reveno de Khoka-babu; Malespero; Nubo kaj suno; Kabuliwala; La skeleto; La gasto.
Opinioj
0