Tra la loko ensorĉita (1912)

Ivan Ŝirjaev

Tra la loko ensorĉita estas libere elŝutebla novelo (1912) de Ivan Ŝirjaev. Ĝi estas malnovstila fantomrakonto, talente verkita sed ne tre interesa se temas pri la rakonto. Ĝia valoro konsistas ĉefe el la bone prezentita medio en rusa vilaĝo dum vintro kaj el la bela lingvaĵo de Ŝirjaev, kiu estis elstara stilisto en la frua tempo de Esperanto.

Ivan Genadjeviĉ Ŝirjaev. Pseŭdonime Ivan Malfeliĉulo. 1877-1933. Ruso. Naskiĝis en Vereteja, gubernio Jaroslavl. Pastro kaj instruisto. Studis en religia seminario en Jaroslav. Esperantisto de 1895. Premiita en literaturaj konkursoj de SFPE, La Ondo, Floraj Ludoj, BEA. Kontribuis literature al multaj Esperanto-gazetoj, i.a. "Lingvo Internacia", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo". Ĝis majo 1930 li kompilis proksimume 2.100 notojn sub la titolo Esperanto-Enciklopedio, kiu materialo iĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (1933-34). Grava traduka materialo restis post li en manuskriptoj, ekzemple La fratoj Karamazov de Dostojevskij, Milito kaj Paco de Tolstoj, Liturgio de Sankta Johano la Orbuŝulo ktp. Pluraj noveloj de Ŝirjaev aperis de 1906 ĝis 1937. En la 1990-aj jaroj Herbert Maier aperigis ĉe Pro Esperanto kelkajn verkojn kiuj konserviĝis manuskripte. La plej gravaj el ili sendube estas la novelego La nova vivo kaj la romano Sentitole.
Opinioj
0