Maljunulo migras (1943)

Stellan Engholm

Maljunulo migras estas libere elŝutebla novelo de Stellan Engholm el lia novelaro La lupo sur kapitalo, en kio ni renkontas viron kiu iam mastris sian vivon, vivis kaj laboris dumtempe en Usono sed revenis al sia sveda hejmregiono. Nun maljunaĝe li tamen vegetas kaj faras malesperan provon eskapi el sub la jugo de siaj edzino kaj bofratino. Per sia simpla senornama stilo la aŭtoro prezentas homan sorton en trankvila kaj malsentimentala maniero.

Stellan Engholm. 1899-1960. Svedo. Instruisto en elementa lernejo. Verkisto. Naskiĝis en Stokholmo sed vivis la tutan vivon en urbetoj de fermina kaj feruzina regiono. Ekkonis Esperanton en 1920; aktiva esperantisto de 1927 ĝis la morto. Kunlaboranto de "Literatura Mondo". Komencis sian literaturan karieron kiel unuaranga tradukisto (proza kaj poezia). Poste verkis originale en altnivela stilo. Engholm estis grava reprezentanto de realismo plena de humanismo kaj idealismo. En ĉiuj verkoj li estis senkompromisa serĉanto de la vero. Lia "Malgranda Revuo", malgraŭ la modesta aspekto, estis unu el la plej enhavoriĉaj, seriozaj revuoj de nia gazetaro (1943-1952).
Lia unua originala verko estis la novelego Al Torento el 1930. En 1931 aperis lia premiita romano Homoj sur la tero, kaj en 1934-1946 la trilogio Infanoj en Torento I – II kaj Vivo vokas. La du noveloj Maljunulo migras kaj Venĝo aperis en 1943 kaj estas reeldonitaj kune kun kelkaj aliaj noveloj en 1997 ĉe IEM sub la titolo La lupo sur Kapitolo.
Opinioj
0