La vekiĝo (1955)

Ferenc Szilágyi

La vekiĝo estas libere elŝutebla novelo de Ferenc Szilágyi el lia novelaro Koko krias jam (1955), en kio ni trovas nin en ŝirmejo dum aerbombado, ie en Eŭropa urbego, eble Budapeŝto. Juna viro rakontas al alia travivaĵon ŝajne bagatelan, kiu tamen forte influis lian vivon. Rolas ankaŭ Esperanto, sed plej gravas la humanisma tono kaj toleremo al homaj malfortaĵoj. La stilo de Szilágyi estas bonega kiel ĉiam.

Ferenc Szilágyi. 1895-1967. Hungaro, poste sveda civitano. Naskiĝis en Budapeŝto. Doktoro pri juro, oficisto, verkisto, redaktoro, Esperanto-instruisto. Akademiano. Esperantisto de 1924. Kunlaboris en diversaj hungaraj gazetoj. Gvidis Esperanto-kursojn kaj aranĝis literaturajn vesperojn. De 1932 praktikis propran lumbildan instrumetodon, precipe en Svedio, kiu ekde 1938 iĝis lia nova loĝlando. Kunlaboranto de "Hungara Heroldo" kaj aliaj gazetoj. Redaktoro de "Literatura Mondo". Ĉefredaktoro de "Norda Prismo". Redaktis ankaŭ kvin "Rapsodiojn" (kolektojn de prozo kaj poezio, originala kaj tradukita 1943-1953. Kunlaboris al Hungara Antologio (1933), Enciklopedio de Esperanto (1933-34), Sveda Antologio (1934). Kunredaktis 33 rakontoj. Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).
Liaj noveloj aperis en Trans la fabeloceano (1931), La granda aventuro (1945), Inter Sudo kaj Nordo (1950) kaj Koko krias jam! (1955) en kiu oni trovas la novelon La vekiĝo. Krome aperis la romano Tiel okazis aŭ Mistero minora en 1958.
Opinioj
0