Du gardenioj estas libere elŝutebla novelo de Miguel Fernández,
kio aperis en la novelaro Ekstremoj. Ĝi reprezentas la temon "toleremo", kio espereble ne estas tre ekstrema, kaj ĝi faras tion per humura rakonto pri amnezio. La stilo estas bela, la lingvaĵo leĝere modernisma.
Miguel Fernández. 1950. Hispano. Naskiĝis en Granado, Andaluzio. Edukita pri solfeĝo kaj kanto-arto. Lernis Esperanton en 1981. Kunlaboras en pluraj revuoj kaj estis premiita pro pluraj verkoj. Tradukis kaj eseis pri hispana poezio kaj dramo, interalie García Lorca. De lia mano aperis la poemaro Ibere libere en 1993 kaj la novelaro Ekstremoj en 1997, ambaŭ kun "la ibera grupo". Krome unu propra poemaro, El miaj sonoraj soloj en 1996.