Tabuaj vortoj en Esperanto (1991)

Ljubomir Trifonĉovski

Nek Zamenhof nek la aliaj pioniroj de lingvo Internacia en siaj verkoj uzis obscenajn vortojn, kvankam ĉiuj ili klopodis fari el Esperanto realan lingvon.
Unue la tabuaj vortoj publike aperis en "Sekretaj Sonetoj" de Peter Peneter en 1931(?). Post kvardekkvinjara ekzistado Esperanto fariĝis plenrajta lingvo samkiel la naciaj.
Sed la vortaroj, kie i.a. estas tabuaj vortoj, ne multenombras. Ankoraŭ la esperantistaro hontas...
Ĝis nun la plej seriozan kontribuon por la sistemigo de la obscenaj vortoj kaj esprimoj faris Renato Corsetti per "Knedu min, sinjorino" kaj "Propono por kromvortaro".
La vortaro, kiu nun estas en viaj manoj, daŭrigas la esploradon kaj pliriĉigas la tabuajn vortojn en Esperanto. La ekzemploj pruvas, ke la lingvo povas esprimi ĉion, eĉ la plej intiman. Ili montras, ke la obscenaĵoj troveblas en la literaturo, sur la strato aŭ en la lito... (Ljubomir Trifonĉovski)

La angla esprimo “taboo” (Esperanto: tabuo) venas de la vorto “tapu” en oceanaj lingvoj, precipe polineziaj lingvoj, kun la signifoj de "malpermesita”. Tiu radiko tapu estas reflektita, inter aliaj, de la Tonga aŭ Māoria “tapu”, kaj de la Havaja “kapu”. Ĝia angla uzo datiĝas al 1777 kiam la brita esploristo James Cook vizitis la Tongan Insularon, kaj rilatis al la uzo de la tonganoj de la esprimo tabuo por "ĉiu ajn aĵo kiu estas malpermesita esti manĝita, aŭ farita”. La Tonga ĉefurbo de Nuku'alofa troviĝas sur la insulo de “Tongatabu” aŭ “Tongatapu”. (Vikipedio)
Opinioj
0