Kristnaska Kanto aŭ Kristnaska Sonorado (anglalingve: A Christmas Carol) estas rakonto pri Kristnasko verkita de la brita romanisto Charles Dickens en 1843. La historio temas pri malfeliĉa avara maljunulo kiu tute ŝanĝiĝis kaj fariĝis feliĉa homo kiu helpis ĉiujn. Ĝi havas grandan influon en la popola kulturo de la 19-a jarcento, la 20-a jarcento kaj la 21-a jarcento.