Mark Fettes (n. 1961 en Usono) estas longtempa aktivulo en la Esperanto-movado, precipe en UEA, kie li rolis i.a. kiel redaktoro de la revuo Esperanto (1986–1992), estrarano (1992–1998) kaj Prezidanto
(2013–2019). De post 2002 li estas profesoro pri edukado en la universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado, kie liaj esploroj rilatas al la aktivigo de la fantazio kaj kreemo de infanoj kaj instruistoj, la interproksimiĝo de lernejoj kaj la loka naturo, kaj la valorigo de indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj.