Aŭtuna foliaro tra la lingvoj de la mondo (1965/1970/2026)

Julio Baghy

Pluraj, Kompilis István Szabolcs, Redaktis Jozefo Horvath

Estas poemoj, kiuj ŝajnas aparteni nur al sia naskiĝlingvo. Ili vivas el idiomaĵoj, lokaj memoroj, neimitebla sintakso aŭ el sonoj tiel ligitaj al unu lingvo, ke traduko ĉiam ŝajnas iom perdinta. La poemo "Aŭtuna foliaro" de Baghy montras alian sorton, Ĝi estas profunde esperanta, sed samtempe ĝi montriĝis mirinde vojaĝkapabla. Ĝi povis eniri la anglan, francan, germanan, hungaran, ĉinan, japanan, korean, persan, svahilan, estonan, maltan, albanan, grekan, irlandan kaj multajn aliajn lingvojn, sen ĉesi esti rekonebla.
Opinioj
0