Libro de la Semajno (1941/1958/2021)

Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio

"Alfronte la perspektivon de senlima teknika kapablo kaj nia samtempa fremdiĝo de natura vivo, Szathmári kondukas nin vojaĝe al futureca, transhumaneca socio.” (R. Dumain)
Ĉefverko de la Esperanto-literaturo. Legu la multajn interesajn recenzojn kaj libere elŝutu aŭ mendu tiun gravan verkon!

"Vojaĝo al Kazohinio estas satira kaj utopia verko, kiu prezentas sinsekve du eventualajn formojn de la homa estonteco. En la unua parto la aŭtoro priskribas socion, en kiu la raciismo atingas sian plejsupron, neimageble faciligante la vivon kaj samtempe neniigante ĉian motivon daŭrigi tian vivon: la sentoj, la pasioj estas radikale forigitaj; ekzistas plu nek malamo nek malbonaj sentoj, sed ankaŭ nek amo, nek amikeco. Ĉiuj homaj interrilatoj estas regataj de perfekte ĝentila indiferenteco - kaj finfine la rakontanto forkuras de tiu mondo da glaciaj robotoj. En la dua parto li trafas en socion, kie, kontraste, la sentoj suverenas kaj sukcesis sufoki ĉian raciemon: la superstiĉoj, la instinktoj plej krudaj kaj malbonaj floradas en ia giganta absurdeco - kio igas tian duan mondon tiel malkonforte loĝebla, kiel la unua, kvankam pro malaj kaŭzoj. Kaj la rakontanto revenas fine kun feliĉo en la malperfektan mondon de la ordinaraj homoj, ĉe kiuj ambaŭ streboj al sentimento kaj raciemo interbatalas kaj ekvilibriĝas." (Gaston Waringhien)

----------
Vojaĝo al Kazohinio estas romano verkita de Sándor Szathmári en la hungara lingvo, kaj ankaŭ en Esperanto. La hungara versio aperis en 1941 kaj la Esperantan eldonis SAT en 1958, kiu senŝanĝe ĝin reeldonis en 1998. En 2021 aperis nova eldono de SAT kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.

Hungara 1941-eldono (Vikipedio pri lingvoj kaj historio de la verko): https://tinyurl.com/4ze8zrhm

Libere elŝutebla 1958-eldono (SAT): https://libro.ee/file.php?id=1679
Libere elŝutebla 1998-(re)eldono (SAT): https://libro.ee/file.php?id=1680 

Angla 2012-eldono (traduko de I. Kemenes) "Voyage to Kazohinia" mendebla per la UEA-katalogo: https://tinyurl.com/hfkktpzn
Franca 2020-(planita) eldono (traduko de Ulrich Moser): https://sezonoj.ru/2020/08/kazohinio/
Nova 2021-eldono (SAT kaj Bjalistoka Esperanto-Societo) mendebla de Bjalistoka Esperanto-Societo: https://tinyurl.com/euahupp9
----------

Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo_al_Kazohinio
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sándor_Szathmári

Recenzo de István Ertl https://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov10-16.htm
Recenzo de Poul Thorsen http://literaturo.esperanto.net/np/kazohinirec.html
Recenzo de Tomas Pumpr http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr53/recenzo2.html
Recenzo de Jim Henry https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2504&id=856&recenzo=montru#ek
Recenzo de Ralph Dumain https://gxirafo.blogspot.com/2012/03/vojago-al-kazohinio-anglalingve-en.html
Recenzo de Jurij Finkel http://www.esperanto-mv.pp.ru/Cetero/recenzo.html
Recenzo de Eugène de Zilah http://autodidactproject.org/other/szathmari_zilah.html
Recenzo de Claude kaj Andrée Gacond: https://tinyurl.com/3p9m2vr5

Video: SAT-prezento kaj diskuto de la libro: https://www.youtube.com/watch?v=1HDIr-RZarc

"Vojaĝo al Kazohinio" estas utopio/malutopio modelita parte laŭ "La vojaĝoj de Gulivero" de la irlandano Jonathan Swift, pro kio la verko eniras en librotipoj kaj utopioj kaj vojaĝlibroj. Libere elŝutu diversajn librojn en Esperanto pri la temo: https://libro.ee/?sercxi=gulivero
Opinioj
0