Artikolo de la Semajno (2025)

Libro-recenzo de Carlo Minnaja

'Kiel herbo en vento' estas 104-paĝa romano, originala verkita de Ranja Zafinifotsy, kun 90 belegaj AI-kreitaj ilustraĵoj.


Ranja Zafinifotsy, naskita en 1996, estas esperantistino kaj lerneja doktorino loĝanta en Antananarivo, la ĉefurbo de Malagasio, Afriko. 



Libro havebla de Eldonejo Lemuro (Antananarivo kaj Wiesbaden)

Rakonto pri Sariaka, juna malagasino kiu post abundo da humiligoj kaj elrevigoj ĉiam denove trovas forton por leviĝi: "Post tiuj vortoj, mia mondo subite disfalis. Mi sentis min nuda en la vento, vundebla kiel infano. Mi enfermis min en la banĉambro, for de liaj okuloj, por plori en silento. Liaj vortoj estis tiel kruelaj, tiel frostaj. Li ne volis aŭdi mian doloron, nur pridubi ĝin." 



Ulrich Matthias skribis pri la romano: "Lavango da emocioj superŝutis mi ĉiam, kiam mi legis la manuskripton de tiu ĉi verko. Kia denseco de travivaĵoj, sentoj kaj impresoj. Jen sufero, mizero, humiligoj kaj perforto, jen amo, respekto, feliĉo kaj kompreno, kaj meze de ĉio Sariaka, junulino, kiu kun bona koro kaj mirinda saĝeco travivas, observas kaj prijuĝas ĉion ĉi."
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ranja_Zafinifotsy
Kiel mendi la libron: Eldonejo Lemuro (Antananarivo, Malagasio kaj Wiesbaden, Germanio)

Aliaj verkoj de Ranja Zafinifotsy: https://libro.ee/?sercxi=Ranja+Zafinifotsy
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
----------
Libro-recenzo de Carlo Minnaja 

pri la romano “Kiel herbo en vento”

de Ranja Zafinifotsy (eld. Lemuro 2024)




Herbon vento skuas, distaŭzas; tiel same vivon tuta aro da eventoj, epizodoj, (mis)aventuroj. 
Vivo ina estas eĉ pli metita al risko de teruraj situacioj - humiligo, minacoj, forlaso. El Malagasio venis ĝis nun malmulto en esperanto; tial estas aparte salutinda ĉi tiu roman(et)o, sendube parte membiografia, de tridekjara aŭtorino, naskita kiel la plej juna el ses infanoj de kamparana familio, nun direktorino de lernejo kun ĉ. 300 infanoj en malriĉa kvartalo de Antananarivo. 

Jes ja, necesas trovi forton, esperon, memestimon, kvankam elreviĝoj abundas jam ekde la naskiĝo. La lokaj tradicioj ĉi tie rakontataj aspektas teruraj, tiel ke la leganto estas puŝata al supozo, ke ili estas fikciaj, konstruitaj por doni pli da streĉo al la intrigo: Ĉu veras, ke ĝemela akuŝo kuntrenas la destinon, ke unu el la du infanoj devas esti apartigita, eventuale eĉ tra fizika malaperigo? Ĉu veras, ke viro havas rajton je vivo kaj mort(ig)o en la familio, ke la virino/edzino devas agi kaŝe por savi sin kaj la idojn el la kolero, diktatoreco de la familiestro? Ĉu la surkorpaj kontuzoj rakontas verajn historiojn, ja oftajn, pri perforto, violento, krueleco?



La protagonistino Sariaka rakontas tra mi-formo sian vivon, la mankon de ĝemela fratino, de persono al kiu sin konfidi, la seniluziiĝojn en la familio, la fruaĝan sinengaĝon en la studoj, la konstantan klopodon releviĝi el situacioj kiuj ŝajnas definitive senesperaj. Viroj aperas (kaj, bedaürinde, mal-) en la vivo de Sariaka; fido donita al persono aspektas feliĉiga kaj esperiga, sed ĝi estas perfidita. En la vivkaruselo tamen iam aperas la viro:

"Li demetis siajn gantojn. Mi rigardis liajn manojn - belajn, molajn, longfingrajn. Subite, penso trapasis mian menson: mi imagis lin karesanta min per tiuj sveltaj, bonordaj fingroj. Mi neniam antaŭe sentis ion similan. Li vekis en mi amon, kiu dum longa tempo profunde dormis en mia koro."

Sed vivo ŝanĝiĝas, turniĝas, li abrupte havas aliajn ŝatojn....

"Tuj kiam feliĉo aperas je la horizonto, malfeliĉo tuj sufokas ĝin. Ŝajnas kvazaŭ ĝi embuskas min ĉe ĉiu angulo. Mi naskiĝis por suferi. Tion mi finfine akceptis."


Tial ankaŭ gravedeco, akuŝo iĝas gravaj momentoj, sed ne ciam feliĉaj:

"En mia kulturo, oni diras, ke viro, kiu trompas sian edzinon dum ŝi estas graveda, riskas ŝian vivon. Oni diras, ke li ŝarĝas ŝin per spirita pezo, kiu povas komplikigi la naskon, eĉ kaŭzi ŝian morton. Trompi gravedan virinon estas malbeno. Kaj en mia animo, li jam estis murdisto." 


Inkuboj turmentas ŝian dormon; аŭ ĉu estis tro da piloloj? Tro alta febro? Aŭ ĉu vere li estas apude? Ĉu ĝuste tiu li, kiun ŝi malbenis, sed tamen sopiris vidi ĉea? La sinsekvo de la sentoj montras daŭran alternadon, kiu kondukas la leganton tra montoj kaj valoj de emocioj: jen sopiro al la patrino, kiu ĉiam zorgis pri ŝi, kiu ŝin kuraĝigis fidi sin mem. Sariaka enplektiĝas en konversacion, kun rakontado kaj amemaj konsiloj, kun maljuna virino kiu sidas apude dum longa busvojaĝo:

"En nia kulturo, juna patrino kun novnaskito vojaĝanta sola, sen vira akompano, estis signo de io malnormala, io honta."

La verko abundas je edifaj pensoj, kiuj ruliĝas tra malĝojaj konsideroj:

"Foje, kundividi la doloron helpas malpezigi la koron; aŭ Vi ne estas malbela. Tute male. Vi nur bezonas lerni estimi vin mem. Alie, vi ĉiam restos kaptita en viaj duboj."

Mi ne rakontas la finon, la leganto estos trenata al ĝi tra senpaŭzaj emocioj. Ion kroman mi ŝatus aldoni: la lingvaĵo estas tre simpla, tuj komprenebla, kio kongruas kun la aĝ-periodoj prirakontataj, tial ke la legado taŭgas ankaŭ por finintoj de unuagrada kurso. Absolutan modernecon donas la belaj koloraj bildoj, faritaj de la aŭtorino mem per artefarita intelekto; fakte mi neniam estis vidinta tutan serion da ilustraĵoj, kie la nemultaj rolantoj estas prezentataj en plej diversaj tute naturaj pozicioj kaj vizaĝesprimoj, kvazaŭ unuopaj fotoj ĉerpitaj el ruliganta filmo. La postparolo de eldonisto Ulrich Matthias, longjara aktivulo en pluraj esperanto-agadoj, kun speciala atento al Malagasio, aldonas tre simpatian sintezon de tio, kion leganto povas senti post la fermo de la lasta paĝo: amo al la vivo, al la helpo al aliuloj, al estimo pri si mem malgraŭ ĉiuj sociaj obstakloj.



Carlo Minnaja

(Recenzo aperis en Literatura Foiro 338 - dec 2025)

----------
Opinioj
0