Eskapo estas libere elŝutebla, premiita novelo de la pola esperantista verkistino Ewa Grochowska, el ŝia novelaro "Fantaste kaj reale". La novelo troviĝas en la "Belarta Rikolto", eldonita en la jaro 2013 kaj en la novelaro "Fantaste kaj reale", eldonita en 2023. Kvin el la noveloj en tiu ĉi kolekto estas premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj aliaj konkursoj.
Eskapo estas rakonto pri Maria, virino en maljunulejo, kiu volas la jenon:
"Eskapi el tiu kaĝo almenaŭ unu fojon! Forlasi la neelteneblan odoron de pomadoj kaj urino, spiri puran aeron, retrovi spacon, retrovi sian antaŭan vivon!" Kaj ĝi legindas ĉar la prozo elstaras. Ĝi brilas. Pli precize dirite, Groĥovska rakontas flue tra tempoj kaj memoroj tiel, ke ni spertas la intermiksitajn realojn en la menso de Maria. Ni vidas ŝin de interne, ŝian spritecon, ŝiajn delikatajn memorojn... kaj ekstere, ni vidas ŝian izolecon, ŝian flagretantan konscion. Ekzemple, "Kiam ŝi stariĝas, la dubantaj rigardoj superŝutas ŝin kaj forprenas de ŝi la fidon je ŝiaj kruroj." Se ni image vidas ŝin kiel la flegistoj, ni vidas nur maljunulinon kiu ne plu kapablas stariĝi, tamen ene ni vidas la psikan barakton. Ni dubas pri kiel aŭ kien ŝi eskapus, ni timas pri kio okazus, sed ni volas ke ŝi eskapu, ĉar ŝi volas eskapi." (Larry Kenny)