La kaptilo de Dio estas libere elŝutebla novelo de Marjorie Boulton.
(Verko premiita en la Belartaj Konkursoj. Kvara premio de prozo, 1953)
"Viro kiu senplende akceptis ĉiajn sendignigaĵojn aperas por postmorta juĝo kaj responde al demandoj persistas akcepti ĉion kaj plendas pri nenio, inkluzive de la verdikto, ke li reenkarniĝu kiel muso. Kiel muso la eks-homo ĝuas tre agrablan vivon, ĝis li kaptiĝas en muskaptilo. Tiam li ne akceptas sian sorton. Li luktas indigne kaj furioze sed eventuale estas mortigata. Ĉi-foje postmorte li protestas la maljustecon de la musa sorto. Lia ribelemo estas plaĉe ricevata kaj la eks-muso ricevas pli favoran reenkarniĝon." (Recenzo de Ralph Dumain)