Pekoj de l'infaneco estas libere elŝutebla libro (1913) de Boleslaw Prus, en Esperanto-traduko de Antoni Grabowski. La ĉeffiguro kaj rakontanto de la peco estas Kazio Leśniewski, la filo de tribunaloficisto. La heroo, kiel infano, rigardas la mondon en iom naiva maniero, kiu donas multajn interesajn observojn pri la kutimoj kaj socio de tiu tempo.
La peco konsistas el tri partoj. La unua parto estas priskribo de la kampara infanaĝo de la ĉeffiguro. La dua estas liaj lernejaj spertoj kaj amikeco kun lia malriĉa kaj malsana amiko, ĝibulo. La tria parto rakontas la historion de naiva amo al Lonia - la kaprica kaj vana filino de loka heredantino. Tiu amo igis Kazia devi elekti inter plenumado de ŝia bagatela deziro kaj helpi al Walek, kiu eskapis de la vilaĝo. Kiam Walek malaperas sen spuro post eskapado de la vilaĝo, Kazio sentas penton, precipe ĉar li ekkomprenas ke Lońka havas neniujn sentojn. (Wikipedia)