Barry FRIEDMAN estas usona esperantisto, verkisto kaj tradukisto, vivanta en Columbus (Ohio). Li kunlaboras por la gazeto Beletra Almanako kaj por la gazeto Esperanto-USA. Barry Friedman parolas la anglan, Esperanton, jidan, germanan kaj hispanan. Li estas unu el la kunfondintoj de la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso
https://eo.wikipedia.org/wiki/Barry_Friedman