NOVA ELDONO de Palestino strangolata !
Ĵus aperis ĉe la eldonejo Espero la dua, reviziita kaj ampleksigita eldono de la poemaro "Palestino strangolata" de fama esperanta poeto Jorge Camacho. Ĝi estos havebla jam en la libroservo de la Universala Kongreso. Dua eldono, reviziita kaj ampleksigita, ĉe nova eldonejo, kun nova kovrilo kaj amaso da *novaj tekstoj:
*Aldonaj tekstoj 79
Jorge Camacho: Recenzo pri Kiel Israelo elpelis la palestinanojn (1947-1949) 80
Lee Miller: Antaŭparolo al la unua esperanta eldono 83
Santiago Alba Rico: Poezio pri la antipoezia gesto 87
Jan P. Sandel: Recenzo pri la unua esperanta eldono 89
Santiago Alba Rico: Poezio kaj genocido 92
L. L. Zamenhof pri esperantismo kaj cionism 96
Jorge Camacho: La senlima okupacio 98
Jorge Camacho: Mi estas harhava besto 112
Mohammed (Abu Abed) Abu Mughessib: Infero en Gazao 114
-----
La aŭtoro priskribas per poemoj la situacion de la palestinanoj en ilia propra lando, sub la okupado de Israelo. Kiam “objektivo” estas vualita de politikistoj kaj komercistoj, ĉu ne la “subjektivo” de poeto donas pli bonan bildon de la reala mondo? Tia por mi estas la legado de Palestino strangolata. Kleriga kurso laŭ la poezia metodo. Vekado de konscio. Tuŝado de emocioj. Klarigo, ke eble la bildo kiun oni prezentas amasmedie kaj novaĵelsende ne estas la bildo de tio, kio estas. Maldistigo de foraj landoj kaj homoj. Modelo pri kiel plej bone diri ke al la imperiestro mankas vestaĵoj. Nia mondo meritas larmojn, kaj kelkaj el tiuj ĉi poemoj plorigas. (el la antaŭparolo de Lee Miller)
-----
"Refuto de poezio kaj de parolo" (poemo de Jorge Camacho)
Post Aŭŝvico,
verki poemon estas barbare,
dekretis Adorno.
Post Aŭŝvico
ne plu eblas verki poezion
tamen jes amasmurdi sen honto.
Post Aŭŝvico
jen Palestino masakrata
antaŭ ĉies komplica manko de parolo.
Post Aŭŝvico
Gazaon kaj Cisjordanion ruinigu
Israelo, la plej humanitara forto.
Kaj fine, post Cisjordanio kaj Gazao,
post Palestino forneniigita,
plene malestos sencohavaj vortoj.