Spegulo de Esperantaj Stiloj estas libere elŝutebla libro de Reto Rossetti.
"Vere, ke en la unua periodo de nia lingvo oni imitis la stilon de Zamenhof. Tio estis necesa, ĉar ĉiu stilo devas eliri el komuna bazo. Sed jam tiam la stiloj de Zamenhof kaj Kabe diverĝis; tiu de Zamenhof pli plena, tiu de Kabe pli svelta. Kaj ankoraŭ dum la vivo de Zamenhof la stilo de Privat estis tre alia ol la zamenhofa. Kiam la eŭropa milito fermis tiun periodon kaj mortis la Majstro, la baza stilo estis larĝe establita tiel, ke ĝin sorbis eĉ tiuj, kiuj ne konis senpere la verkojn de Zamenhof." (Enkonduko)