Granda lernado

Konfuceo

Wang Chongfang

La Granda Lernado estis origine unu el la artikoloj en La Libro de Ritoj (礼记). Kleruloj en la pasinteco kredis, ke ĝi estis skribita de Zeng Shen (曾参), disĉiplo de Konfuceo, sed modernaj kleruloj ĝenerale konsideras ĝin verko verkita de konfuceanoj dum la dinastioj Qin kaj Han.
Mia traduko sin bazas ĉefe sur la Komentario kun Sintaksa kaj Semantika Analizo de La Granda Lernado de Zhu Xi, kun konsulto de diversaj aliaj eldonoj de la originalo kun notoj kaj komentarioj de moderna ĉina lingvo, por pli precize kompreni la originalon kaj pli bone esprimi ĝin en Esperanto, sed malgraŭ tio mi devas peti pardonon de la legantoj pro mia limigita kapablo, kiu neeviteble kaŭzis neĝustaĵojn kaj erarojn en mia traduko. WANG Chongfang, la tradukinto 2019-06-19|
Opinioj
0