Tiu ĉumalofta sufikso UM (2021)

Anatolo Gonĉarov

Tiu ĉumalofta sufikso UM estas libere elŝutebla verko (2021) de Anatolo Gonĉarov. La tekston enkomputiligis Svetlana Gonĉarova, asistis Aŭgusto Atensjo. Aspektigis kaj enlibrigis Andrej Grigorjevskij.



Anatolo (Anatolij Jevgenjeviĉ) Gonĉarov, ruse Анатолий Евгеньевич Гончаров (naskiĝis la 8-an de septembro 1940 en Siberio, Sovetunio, mortis la 11-an de februaro 2022 en Brjansk) estis rusa doktoro pri kemio, ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino, senatano de la Esperanta Civito kaj korespondanto de la magazino Monato. Li estis ankaŭ profesia esperantisto kaj fondinto de la Junulara Esperanto Movado en Sovetio (1964) kiu komence nomiĝis Adresaro de Junaj Esperanto-Aktivuloj (AJEA). En 1966 dum la unua konferenco apud Moskvo AJEA estis alinomita al Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), kies unua kaj revena prezidanto li poste estis. Li ankaŭ estis iama estrarano de ASE kaj iama komitatano de TEJO. (Vikipedio)
Opinioj
0