En la tombo estas libere elŝutebla novelo (kaj sonlibro) de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko .
Aperis en La Esperantisto 1892, ankaŭ en La maŝino kiu kriis, Pro Esperanto 1988.
La verketo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.
“Kiam mi maldormiĝis kaj malfermis la okulojn, ĉirkaŭ mi estis absoluta mallumo. Mi kelkajn sekundojn kuŝis senmove, penante klarigi al mi, kie mi estas. Ĉirkaŭe estis profunda silento.”