Inter la ĉinaj klasikaj romanoj Jin Ping Mei estas unike grandioza kaj mirindega verko. Ĝia konsterna mirindeco kuŝas ne sole en tio, ke ĝiaj kvintesencaj partoj estas tiel rimarkindaj kaj, aliflanke, ĝiaj riproĉeblaj partoj estas tiel terure okulfrapantaj, sed eĉ en la fakto, ke kvankam ĝi estis multfoje kondamnita kiel malpermesita libro dum pli ol kvarcent longaj jaroj post sia apero, tamen ĝi ĉiam ĉarmis kaj ĉarmas la sennombrajn legantojn per sia neimageble magia forto. Sekve, tute sen troigo, oni povas aserti, ke ĝi estas la sola romano, kiu estas la plej alloga kaj samtempe estas elmetata al plej multaj malaproboj kaj riproĉoj. En la komencaj jaroj post sia publikiĝo ĝi iam estis laŭdegata kiel la unua el la kvar mirindaj romanoj (la ceteraj tri estas La Romano pri la Tri Regnoj, Ĉe la Akvorando kaj Pilgrimo al la Okcidento). Post la apero de Ruĝdoma Sonĝo, ne malmultaj literaturaj kritikistoj opiniis, ke Ruĝdoma Sonĝo estas kaŝita Jin Ping Mei, ke Ruĝdoma Sonĝo originis el Jin Ping Mei, kaj ke Ruĝdoma Sonĝo heredis kaj evoluigis Jin Ping Mei. Iu Okcidenta veterana ĉinologo kaj kritikisto pri la ĉina literaturo taksis ĝin jene: “La romano Jin Ping Mei estas tia historio, kian rakontis, kun ĉarmo terure granda, iu justa protokolanto pri la siatempa socia vivo miksita el mono, sekso kaj sangaj larmoj. Ĝi estas unu el la plej bonaj kaj plej kortuŝantaj ĉinaj klasikaj romanoj.” Jen kial tiu ĉi grandioza verko meritas esti esperantigita kaj prezentata al la vasta esperantistaro de la mondo. Tiu ĉi verko konsistas el cent ĉapitroj. Ni komplete tradukis ĝin sen ajna ellaso.
La tradukinto Wang Chongfang
2019-12-17