Libro de poezio estas la unua kolekto de la ĉinaj antikvaj poemoj, aperintaj antaŭ pli ol tri mil
jaroj. Ĝi entenas versojn kolektitajn dum la tempdaŭro de la komencaj jaroj de la Okcidenta
Zhou-dinastio ĝis la mezo de la epoko de Printempo kaj Aŭtuno (de la dekunua jarcento a. K. ĝis la sesa jarcento a. K.). La libro konsistas el tri partoj: kantoj, odoj (inkluzive epopeojn) kaj himnoj.