La Familio (1999)

Bakin

La Familio estas fama en Ĉinio kaj la cetera mondo. Ĝi aperis en esperanto-traduko de Vejdo en 1999. Temas pri intergeneracia konflikto inter malnovaj manieroj kaj progresemaj aspiroj en altklasa familio en la urbo Chengdu, Ĉinio en la jaro 1920.

Bakin (1904-2005) estis prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio. Jam en sia juneco li komencis sian literaturan karieron. Li verkis multajn romanojn, novelojn kaj eseojn, kiuj trovis ŝaton ĉe ĉinaj kaj eksteraj legantoj. Li estis ankaŭ aktiva en la ĉina Esperanto-movado. Multaj el liaj verkoj same kiel lia vivo estis intime ligitaj kun la internacia lingvo. La esperantaj versioj de liaj verkoj Aŭtuno en la Printempo, Frosta Nokto, kaj La Familio estis eldonitaj de la Ĉina Esperanto-Eldonejo.
Opinioj
0