Sur sanga tero (1933/1991)

Julio Baghy

Sur Sanga Tero estas romano originale Esperantlingve verkita de Julio Baghy. (1933, 240 p.; kvara eld. 1991 Eldonejo Fenikso). La romano estas daŭrigo de la romano Viktimoj de Baghy. Libere elŝutu parton de la unua ĉapitro, kaj legu interesan recenzon de Jorge Camacho.

"Daŭrigo de la Viktimoj. Kruele reala prezento de la teruraj jaroj en 1918-20 en Siberio, traplektita per personaj travivaĵoj kaj rememoroj." (Enciklopedio de Esperanto).

"La scenejo estas la militkaptitejoj en Siberio inter 1918 kaj 1920. Terure kaj rabie furiozas la terora reĝimo. Senspire kaj gorĝpreme oni legas pri la abominendaĵoj kaj emocie oni rigardas en la abismoj de la homaj animoj." (1935, Historio de Esperanto III)
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sur_Sanga_Tero
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy

UEA-katalogo (kun recenzo de Jorge Camacho): https://katalogo.uea.org/index.php?inf=3864&id=707&recenzo=montru

Elŝutu la unuan ĉapitron (parton): klaku "Elŝuti PDF-n" sube de la paĝo.
(fonto: "Esperanto, Learning and Using the International Language" (1988) de David Richardson)
Opinioj
0