En la brikejo estas libere elŝutebla novelo de Jozefo Wasniewski.
Jozefo Wasniewski. 1859-1897. Polo; ĵurnalisto. Pioniro de Esperanto en Pollando. Kontribuis al "La Esperantisto", "Lingvo Internacia" kaj Fundamenta Krestomatio. Faris vojaĝojn vizitante esperantistojn.
En 1896 lia originala novelo En la brikejo estis premiita en la unua literatura konkurso de "Lingvo Internacia". En 1898 ĝi aperis broŝure ĉe Tümmel, kaj en 1988 ĝi estis reeldonita de Pro Esperanto. En ĝi la aŭtoro prezentas scenojn de malpeza laboro en brikfarejo, kiujn li kontrastigas kaj komparas kun scenoj pri vizitanta posedanto, pri ludantaj infanoj kaj precipe pri la ĉirkaŭa naturo kun diversaj bestetoj. Enhave la ampleksa novelo estas tre interesa kaj malofta en la Esperanta literaturo. Lingve ĝi estas forte stampita de la frua lingvaĵo pro amaso da afiksoj kaj iom da arkaikaĵoj. Ĝi prezentas ankaŭ kelkajn slavismojn kaj gramatikajn trajtojn kiuj eĉ tiuepoke ne estis ĝustaj, sed tiuj makuloj ne ĝenas la legadon.