Kiel Mihok instruis angle (1927)

Julio Baghy

Kiel Mihok instruis angle estas libere elŝutebla novelo de Julio Baghy el lia novelaro Dancu Marionetoj. La novelo okazas en la sama medio kiel la gravaj romanoj de Baghy, do en Siberia militkaptitejo. Rolas en ĝi Esperanto, tamen tute ne en la kutima idealisma maniero. Anstataŭe Baghy ĉi tie aperas kiel bonhumora, milde ironia humuristo. La stilo estas simpla kaj tre bona.

Julio Baghy (Gyula). 1891-1967. Hungaro. Naskiĝis en Szeged. Aktoro, reĝisoro, verkisto, Esperanto-instruisto. Kiel junulo li studadis en aktora lernejo. Lia patro estis drama aktoro kaj la patrino teatra sufloristino. Esperantisto de 1911. Soldatservis en la aŭstra-hungara armeo dum la unua mondmilito. En septembro 1915 li estis kaptita de la rusa armeo kaj restis militkaptito en Siberio dum pli ol kvin jaroj. Dum la militkaptiteco li instruis Esperanton al kaptitoj kaj civiluloj. Fine de 1920 li povis reveni en Hungarion.
Baghy verkis lernolibrojn, gvidis kursojn kaj propagandis en multaj landoj, aranĝis literaturajn vesperojn. Li aktoris kaj reĝisoris en pluraj UK-j. Akademiano. Baghy iniciatis, ke la naskiĝtago de Zamenhof, aŭ la 15a de decembro, estu la tago de Esperanta libro. Li estis kunfondinto, ĉefa kunredaktoro kaj ĉefa kunlaboranto de "Literatura Mondo", kunlaboranto en aliaj ĉefaj Esperanto-organoj. Lia ĉefa rolo tamen estis tiu de verkisto: Esperanta poeto, romanisto, novelisto kaj dramverkisto. Gravan rolon en liaj verkoj ludas la spertoj en Siberia kaptiteco. Esence li estas idealisma verkisto kun profunda sopiro je "homa homo". Junaĝe li verkis poemojn kaj novelojn hungare. Post malfacila periodo dum faŝismo kaj milito li reaktiviĝis en la 1950-aj jaroj kaj aktivis ĝis sia morto en 1967. Inter liaj gravaj verkoj oni trovas la Siberiajn romanojn Viktimoj kaj Sur sanga tero, la humuran kaj socikritikan romanon Hura!, la amromanon Printempo en la aŭtuno, poemarojn, teatraĵojn, la facil-legan romaneton La verda koro kaj plurajn novelarojn. En Dancu marionetoj el 1927 aperis la humura novelo Kiel Mihok instruis angle. Poste ĝi estis represita en la antologio 33 rakontoj el 1964.
Opinioj
0