Apud stacidomo Victoria (1930)

Kenelm Robinson/Sturmer

Apud stacidomo Victoria estas libere elŝutebla novelo de Kenelm Sturmer, el lia novelaro Se grenereto.

La novelo "prezentas la interrilaton aman aŭ amikan de du junaj viroj. Ĝi temas interalie pri serĉado de belo en poezio kaj ĉe knabinaj kruroj, trovado de belo en lokoj kaj cirkonstancoj ĝenerale ne konceptataj kiel belaj, eĉ eble pri sopirado kaj adorado de belo. Tion la aŭtoro kreis per stilo ege trafa, esprimriĉa tamen retenita, persona tamen neniel frapa. Al la intenso kontribuas la neprecize difinita speco de rilato inter la duopo. Vere, ĝi estas unu el la plej memorindaj noveloj de la Esperanta literaturo." (el recenzo de Sten Johansson)

Kenelm Ralph Creusé Sturmer. Verkis ankaŭ sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson. 1903-1960. Anglo. Dentoteknikisto. Naskiĝis en Poole; vivis de 1917 en Londono. Esperantisto de 1922. Redaktoro de "International Language". Altnivele recenzadis. Tre aktiva kulturbatalanto de la Movado. Kunaranĝanto de la UK en Oksfordo, 1930. Kiel novelisto li kreis kelkajn tre valorajn verkojn pri nekutimaj temoj. La ĉefa verko de Sturmer eble estas la romaneto Por recenzo…! el 1930. Samjare aperis sub la pseŭdonimo Kenelm Robinson la novelaro "Se grenereto…" en kiu aperas la novelo "Apud stacidomo Victoria". Ĝi eble estas la plej altnivela, grava kaj ankaŭ plej persona verko de Sturmer, kaj aperas ankaŭ en la antologioj "33 rakontoj" el 1964 kaj "Trezoro" el 1989.
Opinioj
0