Preĝo de M’saud estas libere elŝutebla novelo (1956) de Jean Ribillard, kio aperis en lia novelaro Vagado sub palmoj.
Jean Ribillard. 1904-1962. Franco. Majoro. Deĵoris multe ekster Eŭropo, precipe en Afriko, kaj mortis en Tahitio. Eksiĝis el la armeo tuj post la 2a Mondmilito. Esperantistiĝis en 1948. Kunlaboris en "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "La nica literatura revuo" kaj per franclingvaj artikoloj en diversaj gazetoj. Redaktoro de la eŭropa eldono de "La Budha Lumo".
Preĝo de M’saud aperis unue en La nica literatura revuo en 1956 kaj poste en ambaŭ liaj libroformaj verkoj, Vagado sub palmoj en 1956 kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M’Saud en 1963. En la "preĝo" la aŭtoro ironias pri homaj malvirtoj kaj malfortaĵoj, sed lokas ilin en la figuron de lamentema kaj iom vanta azeno. Humure kaj pensinde en bela stilo.