La puto de Paupelèche estas libere elŝutebla novelo de Raymond Schwartz kio aperis en La nica literatura revuo en 1957 kaj en Vole… Novele en 1971. Ĝi estas bonhumora kaj tipa ŝvarcaĵo ĝis la fino, kie tamen surprizas tute makabra evento, kiun la aŭtoro eble traktis iom tro frivole. La rakonto estas sprita kaj la lingvaĵo bona.
Raymond Schwartz. 1894-1973. Franco; bankdirektoro. Esperantisto de 1909. En tiam germana naskiĝloko Metz li fondis en 1913 Esperanto-grupon ("Amika Rondo"). Li gvidis la famajn Esperanto-Kabaretojn "Verda Kato" (1920-26), "Bolanta kaldrono" (1936-39) kaj "Tri Koboldoj" (1944-56) en Parizo. Publikigis poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en "Literatura Mondo". De 1933 ĝis 1936 redaktis la spritan kaj satiran gazeton "La Pirato". Kunlaboris en "Literatura Mondo", "Franca Esperantisto", "La nica literatura revuo", "Sennacieca Revuo". Unu el la plej popularaj figuroj de nia literaturo. Lingva ekvilibristo, malamiko de hipokriteco kaj prudeco. Aperis de lia mano du poemaroj, Verdkata testamento en 1926 kaj La stranga butiko en 1931, du novelaroj, Prozo ridetanta en 1928 kaj Vole… novele en 1971, du romanoj, Anni kaj Montmartre en 1930 kaj Kiel akvo de l’ rivero en 1963, kaj du miksitaj verkoj, La ĝoja podio en 1949 kaj Kun siaspeca spico! el 1971.