Ebrivirgeco (1967)

Marjorie Boulton

Ebrivirgeco estas libere elŝutebla novelo de Marjorie Boulton kio aperis en La nica literatura revuo en 1958 kaj en la novelaro Okuloj en 1967. En ĝi ni renkontas anglan fraŭlinon ne tre spertan pri la mondo kaj eble eĉ ne pri si mem. La tono de la aŭtoro plenas de milda ironio kaj humuro.

Marjorie Boulton. 1924. Anglino. Estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Aperis de ŝia mano kvin poemaroj, du novelaroj kaj pluraj aliaj beletraĵoj kaj biografioj.
Opinioj
0