La morto de inĝeniero Besko (1960)

Johan Rosbach

La morto de inĝeniero Besko estas libere elŝutebla novelo de Johan Rosbach. Ĝi aperis en La nica literatura revuo en 1960 kaj (en iomete ŝanĝita formo) ankaŭ en Verda robo en 1974. Same kiel pluraj el la noveloj de Rosbach ĝi estas fakte nur plivastigita anekdoto, rakontata simple kaj sen tre ellaborita formo.

Johan Hammond Rosbach. 1921-2004. Norvego. Filologo, lektoro pri lingvoj. Naskiĝis en Tingvoll, Nordmøre. Malliberigita dum la germana okupado de Norvegio. Ekzameniĝis ĉe la universitato de Oslo en 1950, poste dum pli ol 50 jaroj vivis kaj instruis en Sarpsborg, sudorienta Norvegio. Verkis norvegajn etimologiajn vortarojn. Esperantistiĝis en 1938. Ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto" (de 1947). Kunredaktoro de "Norda Prismo". Akademiano. Aperis de lia mano naŭ novelaroj kaj du romanoj inter 1951 kaj 2002.
Opinioj
0