Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo estas libere elŝutebla novelo (1961) de Vladimír Váňa (1932-2000).
En 2002 aperis lia novelaro Rakontoj ne nur ŝercaj en kiu oni trovas la novelon Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo. Ĝi estas vera perlo en la Esperanta humura novelarto, burleska rakonto pri la drastaj sekvoj de ricevita donaco por la Kristnaska tablo.
Vladimír Váňa 1932-2000. Ĉeĥo; ekonomiisto. Tradukis ĉeĥan literaturon en Esperanton, interalie Jaroslav Hašek: Brava soldato Švejk, kaj verkis originale. Premiita en la Belartaj Konkursoj.