La lasta larmo (1989)

Karolo Piĉ

La lasta larmo estas libere elŝutebla novelo de Karolo Piĉ el lia novelaro La Bermuda triangulo (1989). La novelo sukcese prezentas amaran scenon, kiu povintus iĝi fino de La Litomiŝla tombejo – temas pri la hospitala morto de maljuna verkisto. Ĝi estas verkita en la tipa Piĉa lingvaĵo, kiu ĝenas ĉi tie eĉ pli ol en la romanoj, ĉu pro plia ofteco de la strangaĵoj, ĉu pro plia mallongeco de la teksto.

Piĉ Karolo. 1920-1995. Ĉeĥo; librotenisto k.a. Lernis Esperanton en 1937. Verkis abundajn originalajn poemojn, kiuj aperis en "Literatura Mondo", "La Nica literatura revuo" kaj aliaj gazetoj post la Dua Mondmilito. Akademiano 1972-95. Aperis de lia mano du poemaroj, kvar romanoj, el kiuj plej konatas La Litomiŝla tombejo el 1981, kaj unu novelaro, La Bermuda triangulo, en kiu troveblas la novelo La lasta larmo.
Opinioj
0