Amburĝono (1990)

Masayuki Kuroda

Amburĝono estas libere elŝutebla novelo de Masayuki Kuroda el lia verko Animo drivas (1990).

Masayuki Kuroda. 1909-1996. Japano; financa sekciestro. Esperantisto de 1949. Prezidanto de Osaka E-Societo 1962-70. Vickomitatestro de KLEG 1962-73. Vicprezidanto de KLEG 1974-81. Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj.
Aperis de lia mano unu poemaro kaj la romano Animo drivas, en kiu oni trovas ankaŭ la novelon Amburĝono. Dum la romano estas verkita en preskaŭ nelegeble fuŝa lingvaĵo, la novelo surprizas per pli-malpli klasika, simpla stilo. Ĝi temas pri la unua naiva amrendevuo de du malriĉaj gejunuloj. La aŭtoro bonege scenigas ilian timemon, vundeblecon, singardon meze de timiga, preskaŭ malhoma urba pejzaĝo el nigra ŝtalo, griza betono kaj akraj neonlumoj. Ĉio en ĉi novelo estas trafe, modere, sinretene tamen forte pentrita. Pro sia ege trafa kaj ĝuinda etoso ĝi estas unu el la plej plaĉaj Esperantaj noveloj.
Opinioj
0