Deely Bobbers por Lucy estas libere elŝutebla novelo de Manuel de Seabra (1932-2017), el lia novelaro Promeso en obskuro (1997). En la novelo ni trovas nin inter junaj knabinoj forkaptitaj kaj tenataj kiel seksamuziloj de viroj. La aŭtoro mem ne trudas moralon al la rakonto sed igas la leganton mem juĝi, kompati kaj kondamni. La stilo kaj lingvaĵo ne aparte mirindas, sed la verka talento tute konvinkas.
Manuel de Seabra (1932) estas portugalo vivanta en Barcelono. Profesia tradukisto kaj verkisto en la lingvoj portugala, kataluna kaj Esperanto. Ano de la Esperanta PEN-centro. Lernis Esperanton dektrijara kaj aktive uzis ĝin junaĝe, sed poste pli-malpli kabeis. Kontribuis al "Norda Prismo". Revenis al Esperanto en la 1990-aj jaroj. Publikigis tradukojn el Esperanto en la portugalan, ĉefe romanon de Miyamoto. Aperis de lia mano la romanoj La armeoj de Paluzie en 1998 kaj La tago kiam Jesuo perfidis Judason en 2001, kaj la novelaro Promeso en obskuro en 1997.