La nekredebla aventuro de la misio Moresten' (2020)

Éric Bernard Coffinet

"La nekredebla aventuro de la misio Moresten' aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914" estas franca novelo (2020) de Éric Bernard Coffinet kiun li mem tradukis en Esperanton. La kuglo, kiun pafis Gabrielo Princip' kaj kiu mortigis la ĉefdukon de Aŭstrio Francisko-Ferdinando en Sarajevo je la 28a de junio 1914, estis tia malbenita metalero, kiu ekfunkciigis inferan mekanismon, el kiu rezultis la unua mondmilito kaj la dekadenco de Eŭropo. Kiel estus evoluinta nia mondo, se tiu kuglo ne trafis sian celon?

"La nekredebla aventuro de la misio Moresten' aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914" estas ukronia novelo. Kiel la mondo aspektus nun, se Francisko-Ferdinando ne estus mortigita? Kaj, ĉu tio havus influon sur Esperanto? Verŝajne jes ja, ĉar la unua mondmilito forte bremsis la lingvon.
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Eric.Coffinet

Mendu la libron: http://www.retbutiko.be/ero/avmo?ero=avmo (kun libro-recenzo)

Elŝutu pdf-n (proveldono kun nur tri ĉapitroj): ligilo sube de la paĝo

Kompleta libro en la franca, libere elŝutebla, en html- kaj pdf-formatoj: http://eric.coffinet.pagesperso-orange.fr/MORESTIN-1914.html

La aŭtoro verkis francan suplementon en kiu li klarigas la gramatikon de Esperanto: http://eric.coffinet.pagesperso-orange.fr/San-demandaro.htm
Opinioj
0