La kurioza akcidento de la hundo en la nokto (2022)

Mark Haddon

La kurioza incidento de la hundo en la nokto estas krim-romano, sed sensimila al ĉiu alia: la detektivo, kaj rakontanto, estas Kristoforo Beno, 15-jara knabo kun aŭtismo. Li scias multege pri matematiko kaj malmultege pri homoj. Li amas listojn, regulaĵojn kaj la veron. Li malamas flavon kaj brunon kaj esti tuŝata. Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, sed kiam li trovas najbaran hundon murdita, li ekpaŝas al timiga vojaĝo kiu renversos lian tutan mondon.

Tradukis en Esperanton: Simon Davies.
Temas pri libro por junularo kaj plenkreskuloj, ne por infanoj.
Opinioj
0