Fromaĝo (1933)

Willem Elsschot

Fromaĝo (Kaas) estas novelo (1933) de Willem Elsschot; tradukis el la nederlanda al Esperanto: Michiel Meeuwissen. Willem Elsschot, pseŭdonimo de Alfons de Ridder (naskiĝis la 7an de majo 1882 en Antverpeno, mortis la 31an de majo 1960 samurbe) estis flandra verkisto (romanisto kaj poeto), unu el la plej gravaj en la nederlandlingva literaturo. Lia stilo renomas pro sia koncizeco kaj observemo. Sed tamen ĝi estas ofte emocia, kortuŝa aŭ cinika.

La novelo konsistas el tri partoj: unue la dediĉo, kiu estas poemo pri la nederlanda kritikisto kaj poeto Jan Greshoff, kiu kaŭzis ke Elsschot skribis ĉi tiun libron. Due la enkonduko kiu verdire estas eseo pri stilo. Kaj trie la vera rakonto kiu pli malpli estas verkita kiel leteroj de Frans Laarmans, kiu ne nur en ĉi tiu novelo estas ĉefpersono kaj ‘alter ego’ de la aŭtoro. Tiuj leteroj estas kvazaŭ direktitaj al la leganto kaj temas pri la travivaĵoj de Frans Laarmans kiel fromaĝkomercisto.

Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Willem_Elsschot

En `Fromaĝo' aperas poemo sed, laŭ la tradukanto Michiel Meeuwissen, en tiu la ĝusta ritmo perdiĝis, do li denove provis en sia traduko de la poemo "La edzeco": https://meeuw.org/elsschot/edzeco.html

PDF-formato de la libro: https://meeuw.org/fromagxo/fromagxo-a4.pdf
Opinioj
0