Lappar, la antikristo (1982)

Endre Tóth

Lappar, la Antikristo estas novelaro de Endre Tóth aperinta postmorte en 1982. Ĝi estas eldonita de Hungara Esperanto-Asocio el Budapeŝto. Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1974 kaj 1976. La verko estas menciita en la baza legolisto laŭ William Auld.
En la rakontaro aferoj okazas sen klara kaŭzo kaj sen evidenta celo. Homoj agas sen videbla motivo kaj sen esprimita intenco. Tio validas kaj pri la protagonistoj, kaj pri la flankaj roluloj. Tio kreas por la leganto tre apartan perspektivon. Oni trovas sin kvazaŭ en tunelo sen komenco kaj fino, ne sciante de kie kaj kien oni survojas. Pro tio aparte elstaras la agoj kaj okazaĵoj per si mem. (Vikipedio)
"Laŭ mia opinio la eta novelaro Lappar, la antikristo estas la plej valora verko de la originala Esperanta literaturo." (Sten Johansson)
Recenzo de Sten Johansson: http://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/lapparrec.html

Vikipedio: https://tinyurl.com/48r8t6kj

Ankaŭ legu: Tóth, Endre. "La murdita juglandarbo," en: Lappar, La Antikristo (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982), pp. 111-120. http://www.autodidactproject.org/other/toth_jugland.html

Aŭskultu sonlibron de Hans Becklin (unua ĉapitro): https://www.youtube.com/watch?v=oX5TugfpYRc

Video-diskuto: https://www.youtube.com/watch?v=HRd_TXHQrmo

A memorial tribute to Endre Toth, organized by Ralph Dumain: http://autodidactproject.org/my/toth.html
Opinioj
0