Interpopola konduto (1935)

Edmond Privat

Pri interŝtataj problemoj kaj la malfacila vojo al paco.
Tiu ĉi libro estas frukto de multjara observado kaj aperis en 1931 en la franca Filozofia Kolekto Felix Alcan en Parizo.
La celo ne estis esprimi partian opinion, sed ekzameni faktojn sur psikologia kampo ne sufiĉe atentata. Kiuj ŝatas insultojn, tiuj ne legu gin.
Ili ne trovos ion por nutri pasion. Ne ofendi, sed pripensigi, jen la intenco: Kiel homoj kondutas de nacio al nacio? Kiel ili sentas are?
Ĉu Historio povas esperigi sur tiu kampo ian progreson etikan, tion esploras la persona konkludo. Kiu de l' frua knabeco jam aŭdis la homarajn alvokojn de Zamenhof kaj observis la kontraston kun kruda realo, tiu neniam povis forlasi temon konstante sin trudinta al observemo
Opinioj
1