Tigro kaj hieno (1846/2026)

Sándor Petőfi

Jozefo Horvath

Sándor Petőfi (1823-1849): poeto, demokrato, respublikano, revoluciulo, patrioto, unu el la plej konataj kaj ŝatataj figuroj de la hungara poezio. Dum sia peripetia vivo li estis aktoro, soldato, redaktoro, adjutanto de generalo Bem. Li malaperis post la batalo en Segesvár (Sighișoara, nun en Rumanio). Lia lingvaĵo estas simpla, tiu de la popolo. Li portis al perfekteco la hungaran romantikismon. Enigis novajn temojn en la hungaran lirikon: familion, geedzan amon, vivon de la popolo, altiriĝon al la ebenaĵa pejzaĝo. Li estis ĉefe poeto, sed verkis ankaŭ novelojn, vojaĝpriskribojn, teatraĵojn.
Lia dramo „Tigro kaj hieno” rekondukas nin en la 12a-jarcentan Hungarion, kie la „tigro”, la bastarda Boriso volas akiri la tronon, depuŝi la blindan reĝon Adalberto la 2a, dum kio li konfrontiĝas kun la „hieno”, sia patrino, la eksreĝino Predslava, sia frato Saŭlo kaj sia patro Ŝimŝono. „Hieno kaj tigro” estas vera romantika dramo kun akraj situacioj, bazita sur historiaj eventoj kaj personoj.
Opinioj
0