Kortuŝa rakonto pri la vivo de adoptita knabino en Malagasio, Afriko.
Ranja Robertine Jeanne d’Arc Lydie ZAFINIFOTSY naskiĝis en 1996 kiel la plej juna el ses infanoj de kamparana familio en sudorienta Malagasio. En 2014 ŝi translokiĝis al la ĉefurbo Antananarivo kaj studis tie administradon de neregistaraj organizoj. Ekde 2018 ŝi laboras tie kiel sekretariino kaj administrantino en lernejo por malriĉaj infanoj. Krome ŝi verkas teatraĵojn en la malagasa lingvo, kiujn disaŭdigas radiostacio en Antananarivo.
Esperanton ŝi eklernis en 2018. Kvar jarojn poste, ŝi debutis kiel esperanta verkistino per la rakonto „La sorto de Aina“.
"Malagasio estas lando malmulte konata en aliaj partoj de la mondo. Kiam juna esperantistino el tiu ĉi lando kontribuas al nia esperanta kulturo, tio estas aparte ĝojiga afero, precipe kiam temas pri bonkvalita verko. Kaj efektive la rakonto de Ranja Zafinifotsy estas tia. Ŝi prezentas al ni la vivon de Aina, 15-jara knabino vivanta kun du gefratoj ĉe adopta patrino. Kiam tiu familio suferas pri malriĉeco, Aina decidas ĉesi studi kaj serĉi laborpostenon.
La rakonto impresas per kortuŝaj scenoj. La leganton ensorĉas la pensoj kaj sentoj de Aina, ŝia sincereco, ŝia vivovojo inter sufero kaj feliĉo. La sola malperfekteco de la rakonto konsistas en tio, ke ne ĉio en ĝi bone akordiĝas. Dum ekzemple en la komenco de la verko Aina rakontas, ke ŝiaj veraj gepatroj „forĵetis“ ŝin „kiel rubon“, ni ekscias en la fino, ke ŝia vera patrino transdonis ŝin al amoplena adoptopatrino. Se la aŭtorino klopodus en estontaj verkoj eviti tiajn kontraŭdirojn kaj pli atentus pri realisma evoluo de la okazaĵoj, ŝi sendube povus fariĝi granda esperanta verkistino. Ranja montris grandan talenton en rezonadoj pri amikeco, amo kaj feliĉo kaj en la priskribo de animstatoj. Ŝi tre aŭtentike rakontas pri la „mistera sento“ de Aina, kiam tiu unuafoje enamiĝas al knabo. Kaj ŝi trafe resumas la rakonton per la fina frazo: „Mia sorto estis vivi en mizero antaŭ ol gustumi la mielon de la vivo.“ (recenzo de Ulrich Matthias)